Версія українською мовоюфлаг ОдессыВерсия на русском языке
Одесский портал - Виртуальная реальность Одессы. Практически всё о городе.

Kio estis, kiam Odeso ne ekzistis

старый план одессыKio estis en tiu loko, kie ekestis nia urbo?

Kiu arangis la stepojn apud Nigra maro?

Kiun priblovis liberaj stepaj ventoj?

Arkeologoj kaj historiistoj multjare esplorantaj la historian de apudnigramara teritorio iom pos iom malfermas kurtenon de la mistero.

La unuaj materiaj monumentoj de la antikva kulturo datigas al paleolitiko — proksimume antau 2,5 milionoj jaroj, la pli malfruaj prezentas informon pri la tradiciaj okupoj de logantaro (brutbredado, casado, fiskaptado, salakirado), kiuj sangis siajn varojn je siliko, sukceno, kupraj iloj.

Археологические раскопки на Приморском бульваре Komence de VII jarcento antau nova erao ce nigramara bordregiono aperis la grekaj kolonioj. Tiun atestas la arkeologia memorejo sur la Primorskij bulvardo - la gardata parto de arkeologia fosajo (la fotajo dekstre).

Kvankam fine de VIkomence de V jarcentoj antau Kristo ci tie eklogis scitoj, poste – sarmatoj, sed guste fikslogantaj (malnomadaj) terkultivaj gentoj, kiel konstatis scientistoj, estis prauloj de modernaj orientaj slavoj.

Poste tra teroj de antoj (orientaj slavoj), kiel pereigaj stepaj stormoj, preterkuris konkerintoj: gotoj, gunoj …, poste — pecenegoj kaj kipcakoj...

Ce apero de la antikva rusa stato ci tie vivis orientslavaj triboj de uglicoj kaj tiberioj, setlintaj laulonge de Dnestro gis Danubo.

Dum XIII jarcento sur la loko de nuna urbo Odeso aperis la setlejo Kocjubievo (Kacibeevo, Kocjubeev, Kugabej, Gagibej, Hagibej, Agibej).

Tiam sur la teritorio de Norda Cenigramarbordo regis tataroj, ci tie ankau situis haltejo de genovaj sipoj.

Fine de la XIV jarcento tiun regionon jam posedis Granda Litova princ(o)lando. Tiam unuafoje aperis la skriba mencio pri setlejo Kacibej.

Kiam en la XV jarcento Cenigramarejo eniris en la strukturon de Krimea hanlando, poste en Otomanan imperion, la setlejo kaj la haveno estis detruitaj de tataroj, poste “restarigitaj” de turkoj: sur la loko inter modernaj la Voroncov-palaco kaj Potemkinskaja stuparo estis konstruita citadelo Eni-Dunja (Nova Mondo), apud gi – setlejo Hagibej (direkte al moderna Duma placo kaj malantau gi).

Tiutempe Russio strebis akiri la eliron al Nigra maro. La sukceson alportis la milito 1787-1791, kiam lau Jaskij pakto (1791) Rusio alproprigis la terenon inter riveroj Suda Bugo kaj Dnestro.

En 1789 la suvorovaj batalantoj (monumento al А.В. Suvorov en Odeso) gvidataj de grafo generalo-feldmarsalo Ivan Vasiljovic Gudovic kune kun la ukrainaj kazakoj de Antono Andreevic Golovatyj monumento al Golovatij en Starobazarna gardenplaco de Odeso) kaj Zahar Aleksejevic Cepiga konkeris per sturmo la citadelon Hagibej.

Kaj hodiau, starante en centro de Odeso, antau la Operejo, ni povas imagi, kiel cio ci okazis.

La 14 de septembro 1789. Antau sunlevigo la rusaj tacmentoj laulonge ravinoj kase alpasis al la citadelo.

Cef-tacmento de Iosif Deribas (monumento al Iosif Deribas direktigis al la citadelo de Kurba ravino, sed la tacmento de la kolonelo A.S.Hvostov – de Peresip-flanko por deflankigi al si la atenton de turkoj.

Tuj estis okupita la teritorio apud la citadelo: inter la moderna Teatro-placo kaj Karantinnaja ravino, malhelpante la turkan floton por helpi la garnizonon de Hagibej.

Al la kazakoj kaj soldatoj, suprengrimpantaj sur la citadelajn murojn laulonge de apikaj deklivoj de la moderna Primorskij bulvardo (deklivoj de Lunnij parko), versigis koncentritan pafadon ambauflanke: 112 kanonoj de la citadelo kaj kanonaj salvoj de la turkaj sipoj krozintaj lauborde. Lau sanceligantaj snurstupetaroj la rusaj batalantoj gvidataj de la kapitano Trubnikov grimpis sur la muroj kaj batigis kun turkoj jam en la korto de la citadelo. Sur la krutajo estis starigita artileria baterio, komencinta pafadon en turkaj sipoj.

Post fino de la rusa-turka milito (1787-1792) la tereno nomigis Novorossijska teretorio.

Proksime de la turka citadelo estis starigita nova fortikajo (iom pli pri gi legu en la artikolo pri la parko de Sevcenko) kaj oni decidis ci tie konstrui havenon.

La tago de la 22 de augusto (la 2 de septembro lau la novstilo) 1794, kiam estis ekkonstruita fundamento de la havenaj konstruajoj kaj enbatitaj unuaj pilieroj, estas konsiderata la naskigtago de Odeso.

Почему Одесса? Археологи предполагали, что на этом месте когда-то существовала греческая колония Одессос. Греческая колония действительно здесь была (археологический раскоп на Приморском бульваре). Однако позже выяснилось, что Одессос находился на месте нынешнего болгарского города Варна. Тем не менее имя Одесса осталось.

Kial Odeso? Arkeologoj supozis, ke ci tie iam ekzistis la greka kolonio Odessos. Jes, la greka kolonio vere estis ci tie (La arkeologia memorejo sur la Primorskij bulvardo). Tamen poste oni konstatis, ke Odessos situis sur la loko de nuna bulgara urbo Varna. Sed la nomo Odeso restis. 

Tatiana Mykhno

.

Copyright © Одесский портал . Одесса.
Использование материалов, размещенных на сайте, допускается только при условии установки прямой ссылки на сайт http://odportal.com.ua
(текст, кнопка или баннер)

Написать - portalodessa@gmail.com

Заменгоф-эсперанто-объекты

разделительная полоса

Одесский портал — Виртуальная реальность Одессы — практически всё о городе...
Практически всё? Конечно, знать практически всё невозможно.
Однако добавляя понемногу каждый день информацию, можно получить очень интересный интернет-ресурс,
где будет информация о новых и старых названиях улиц, о новых и старых памятниках,
где каждый может найти легенды Одессы, рассказы о невероятных событиях и вполне официальные сведения...
Вы хотите разместить свою информацию? Нет проблем!
Если информация некоммерческая — бесплатно, если информационная авторская статья — можем обсуждать варианты и способы оплаты.
Есть предложения о сотрудничестве? Пишите, звоните, заходите...