Одесский портал - Виртуальная реальность Одессы. Практически всё о городе.
:::: Esperanto en Odeso :::: :::: ZEO (Zamenhof/Esperanto-Objektoj) en Odeso :::: Kio estis, kiam Odeso ne ekzistis ? ::::

 

Коллекционируем флаги
посетителей этой странички:

Flag Counter

разделительная полоса

Бюст Людвика Заменгофа, создателя языка эсперанто

разделительная полоса

Воронцовский маяк
Lumturo .

Пушкин
Monumento al Puŝkin
.

Дом с одной стеной
Domo "kun unu muro"
.

разделительная полоса

Pri lastaj tagoj de sesaj odesaj esperantistoj, pafmortigitaj en 1937

разделительная полоса

La tago en Odessa

La ordinara komenco de la memstara piedmarsxanta ekskurso estas la fervoja stacidomo. De la flughaveno eblas atingi gxin per trolebuso numero 14, de la centra busstacidomo - per troleybuso numero 8. Funkcias ankaux minibusoj kaj taksioj..

Железнодорожный вокзал в Одессе
Fervoja stacidomo. La Ĉestacidomo placo.

Starante perdorse al la konstruaĵo, ni iom ĉirkauxrigardu. Antaŭ ni estas la Privokzalnaja (Ĉestacidoma) placo kun Puskin-skvaro en la centro, plie videblas Pushkinskaya strato. Dekstre estas la placo Kulikovo pole; maldekstre — Starosennaya placo.

Tra la subtera transirejo ni eliras al la strato Pushkinskaja kaj iras al la centro mem de Odessa. La promenado sub malnovaj platanoj kvietigas dum ajna sezono, sed precipe afablas ĝia ombro dum la somera varmego. La dek du antikvajn kvartaletojn ĝis Odesa centro mem eblas superi per nehasta promenado dum ne pli ol unu horo.

En la unua kvartalo dekstre de ni situas la Pregejo de la Profeto Elija kaj la vira Monaĥejo de Sankta Elija.

Rigardante ĉiuflanken ni transiras la stratojn Malaja Arnautskaja kaj Bolŝaja Arnautskaja, iom post iom proksimĝante al la strato Bazarnaja. ĉi tie ĉe la angulo de Puŝkinskaja strato altiras nian atenton la infana rehabilitad-centro nome de Boris Litvak, La odesanoj nomas ĝin "Domo kun anĝelo,".

FilharmonioNi iru plu. kot Ĉe la angulo de Bunin-strato situas la konstruaĵo de la Odesa Stata Filharmonio.

Diagonale, sur tegmento — sidas la plejfeliĉa katego ŝtelinta la faskon de kolbasoj.

La konstruaĵo de la Odesa Filharmonio estis kreita laŭ projekto de la arkitekto Aleksandro Bernardacci, kies busto en 1900 oni starigis en la niĉo de la filharmonia galerio flanke la Bunin-strato. (La konstruaĵoj de la A.Bernardacci en Odeso) - rus., ukr. Por ni la arkitekto estas interesa pro tio, ke li estis esperantisto. Lia nomo aperis en la dua eldono de la e-Adresaro de L.Zamengof.

ПушкинLa sekva konstruaĵo estas la hotelo "Bristol" (ark. A.Bernadacci), aŭ la hotelo Krasnaja ("Ruĝa"), kiel oni nomis ĝin dum la soveta tempo. Iom pli, sur la trotuaro staras la bronza figuro de Aleksandr Puŝkin (la foto maldekstre). Apud ĝi eblas fari foton. Malantaŭ de la skulptaĵo estas la Puŝkin-muzeo.

музейEn la sekva urba kvartalo troviĝas la Muzeo de Okcidenta kaj Orienta arto (Pushkinskaja strato, 9) — (foto dekstre).

DEribasTransirante la sekvan straton — Deribasovskaja — ni rigardu dekstren: ĉi tie, en la komenco de la strato staras monumento al Deribas (foto maldekstre).
Sed ni estas esperantistoj, ĉu ne? Tial ni ne nur rigardas al Deribas, ankaŭ ni iome malsupreniĝos kaj proksimiĝos al domo № 3.

memor tabulo al Nikolaj GeftLa domo estas konata laŭ du kauzoj.

zаменгоф Unue, ĉi tie estas starigita la monumento al la kreinto de Esperanto Lazar Zamenhof — fotaĵo maldekstre.
Due, dum 1943-44 ĉi tie loĝis legenda soveta sekreta agento Nikolaj Geft, pri tio atestas memortabulo sur la fasado de la konstruaĵo — fotaĵo dekstre.
Parenteze, Nikolaj Geft estis esperantisto.

 

Ланжероновская улицаLa sekva estas Lanzeronovskaja strato (maldekstre) kaj Lanzeronovskij malsupreniĝo(dekstra). Ланжероновский спускDe tie vi povas vidi la faman Operan teatron (foto maldekstre), kaj iom malsupreniĝinte, ni rigardos la monumenton al De Volan, la eniron al la marhaveno (foto dekstre)

лаокоонĈe angulo de la stratoj Puŝkinskaja kaj Lanzeronovskaja estas la Arkeologia Muzeo kun la egipta ĉambro kaj ora tenejo. Antaŭ la enirejo estas instalita la skulptaĵo de Laocoon kun liaj filoj (foto maldekstre). Kontraŭ la Arkeologia Muzeo estas restarigita konstruaĵo de Marmuzeo, de longe bruliĝinta.

думская площадьMoviĝante plu, ni venas al Dumskaja placo kaj Primorskij bulvardo. Kaj nian promenadon tra Puskinskaja strato kronas la monumento al la granda poeto, starigita kiel donaco de odesaj loĝantoj.

памятник дюку

Post trarigardo de la urba Dumo (ekstere) kaj de la kanono de la fregato "Tigro" ni, ne hastante, iru laŭ Primorskij bulvardo, preterpasante la monumenton al Duko (foto maldekstre) kaj la ŝtuparon Potemkinskaja, Survoje ni haltu cxe la vitrita arkeologiaj elfosaĵoj.

 

Воронцовский дворецDe la monumento al Duko ni iru tra Voroncovskij strateto preter la domo tiel nomata “Dom kun unu muro," kaj ni eliros al la Voroncovskij palaco (foto maldekstre).



Preterpasante ĝin ni proksimiĝas al la Kolonaro. Apud ĝi situas ĝia perfekta kopio por blindulo,j unua el multaj (Arkeologia muzeo, Operejo ktp).
Trans la ponto Tjoŝĉin ni atingu la skvareton «Ugolok Staraja Odessa (Anguleto Antikva Odeso (foto dekstre).

Plu ni marŝu tra la bulvardo Ĵvanetskij, admirante la Ŝah-palacon komence de Gogol-strato. Iom plu estas la monumenton de Orangxo.

De ĝi ni paŝas al la Preobrazenskaja strato preter la monumento al Marŝalo Malinovskij.

De ĉi tie tra la Preobrazenska strato ni atingos la Urban Ĝardenon (foto dekstre) , kie oni povas malstrecxiĝi sur benkoj apud la fontano, spektante Deribasovskaja-straton (por homojn rigardi, montri sin mem:))

Tra la Deribasovskaja ni proksimiĝas al la Operejo (foto maldekstre), poste tra Riŝelievskaja-strato ni povas reveni al la fervoja stacidomo.
Atenton!!! Ĉe la angulo de Deribasovska kaj Riŝelievska (diagonale al la Nacia Banko), ni eblas rigardi la bildon "Ombro de Puŝkin." (foto dekstre)

морской вид

Copyright © Одесский портал . Одесса.
Использование материалов, размещенных на сайте, допускается только при условии установки прямой ссылки на сайт http://odportal.com.ua
(текст, кнопка или баннер)

Написать - portalodessa@gmail.com

разделительная полоса

Герб, флаг и логотип Одессы

разделительная полоса

Одесский портал — Виртуальная реальность Одессы — практически всё о городе...
Практически всё? Конечно, знать практически всё невозможно.
Однако добавляя понемногу каждый день информацию, можно получить очень интересный интернет-ресурс,
где будет информация о новых и старых названиях улиц, о новых и старых памятниках,
где каждый может найти легенды Одессы, рассказы о невероятных событиях и вполне официальные сведения...
Вы хотите разместить свою информацию? Нет проблем!
Есть предложения о сотрудничестве? Пишите, звоните, заходите...

разделительная полоса